ANKORAŬFOJE =========== Ankoraŭfoje vidi volas mi vian sorĉan ĉarmon ĉe l'okuloj. Min alridis vi por konversaci' ĉe l'giĉet' de l'kunloĝado de junuloj. Ankoraŭfoje kanti volas mi kune kun vi per gitar' sonora. Nun el mia lip' fluas melodi' kiun de vi lernis mi kun vol' fervora. Kial en okul' elfontas larm'? Kial koron premas tia varm'? Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'. sed lontanas via kor'. Ankoraŭfoje tuŝi volas mi vian manon fortan sed teneran. Ĉirkaŭ kampa fajr' ronde dancis ni rememoras mi ĝojhoron la vesperan. Ankoraŭfoje aŭdi volas mi vian voĉon plenan de sereno. En orelo mia ankoraŭ ĝi sonas kiel serenado en refreno. Kial en okul' elfontas larm'? Kial koron premas tia varm'? Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'. sed lontanas via kor'. Ankoraŭfoje sonĝi volas mi pri promen' duopa sur la plaĝo. Nur en sonĝo povas malkaŝi mi mian veran koron al vi kun kuraĝo. Ankoraŭfoje iri volas mi al la laga bord' en Wanihama. Vin revidos mi, ne en iluzi', kaj konfesu amon mi per vorto flama. Kial en okul' elfontas larm'? Kial koron premas tia varm'? Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'. sed lontanas via kor'. Kial en okul' elfontas larm'? Kial koron premas tia varm'? Ĉiam kreskas mia sopir' kun dolor'. sed lontanas via kor'.