ANTAŬ DU JAROJ ============== Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado la plej intima. Sed vi timidis, dece nur sidis; gutis hontem' fraŭlina. Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado junula. Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado junula. En lasta jaro mi vin revidis en kunloĝado la plej severa. Vi ne hezitis, ne plu timidis; fluis parol' libera. Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado junula. Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado junula. Ankaŭ ĉijare mi vin revidis en kunloĝado la plej valora. Ĉiuj konfidis, vi ne perfidis per la labor' fervora. Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado junula. Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis en kunloĝado junula. Post unu jaro mi vin revidos en kunloĝado la plej prospera. Mi vin invitos kaj nur rapidos al promenad' vespera. Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis en kunloĝado junula. Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis en kunloĝado junula.