HIMNO AL KUNLOĜADO ================== Venas jen samideanoj sub serena la ĉiel'. Peze pendas de la manoj la valizoj kun la ŝvel'. Sed antaŭen, niaj anoj, jam proksimas nia cel'. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Antaŭ ĉio nin akceptas Lia Moŝto la kasist'. La monujon li neglektas; ne utilus ja protest'! Do fidele ni respektas la kotizon sen rezist'. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Kaj atendas nin severaj la gvidantoj kun minac'. Dum la tagoj senbieraj ni lernados sen grimac'. Sed ne plendu ni mizeraj, ni ne loĝas en palac'. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! La slogano sorĉe krias: "Ĉiam nur en Esperant'!" Jam paroli ekfobias ĉiu ŝafo-komencant'. La spertuloj tamen scias: estas ĝi reklama kant'. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Se dum nokto ni eksentas la solecon de l'anim', nin allogas, dolĉe tentas la loĝejo por virin'. Sed domaĝe, ni prudentas, ne transiros tra la lim'. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Sed se iu Julieta elŝteliĝos por parol', mi, Romeo, estos preta ŝin brakumi por konsol'. Kaj por rendevu' dueta ne necesos protokol'. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Do ni umos je umumo por uminda harmoni', ĉar umante en reumo umaj umoj umos pli. Kaj se umon sekvos umo, umos ŝi kaj umos mi. Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'!