KAREO ===== Kareo, kareo, kareo mia plej amata manĝaĵ'! Kareo, kareo, kareo mia plej amata manĝaĵ'! Tikle ravas min la sorĉ-aromo, tentas min mistera la kolor'. Vin ne eblas nomi gastronomo, se nur mankas vin kare-ador'. Sole kareon ĉiam manĝi volas mi, volas mi! Sole kareon ĉiam manĝi volas mi, volas mi! Kareo, kareo, kareo mia plej amata manĝaĵ'! Kareo, kareo, kareo mia plej amata manĝaĵ'! Belulin' alloga ŝi ne estas (vi ne irus kun ŝi al altar'). tamen ja genia ŝi majestas en kare-kuiro sen kompar'. Tial kuraĝe ŝian manon petis mi, petis mi! Tial kuraĝe ŝian manon petis mi, petis mi! Kareo, kareo, kareo mia plej amata manĝaĵ'! Kareo, kareo, kareo mia plej amata manĝaĵ'! Por matena manĝo kaj tagmanĝo frandas mi kareon kun edzin'; Eĉ konkure dum vespera manĝo ni kareon manĝas laŭ destin'. Ni havos kare-flavan bebon, timas mi, timas mi! Ni havos kare-flavan bebon, timas mi, timas mi!