Muziknotoj : Persone : ...sed estas ne


Liza pentras bildojn

Longe for de mia mond'
Mi portiĝis per etera ond'
Al loko stranga tre
Fore de l' amika rond'
Plene je demandoj sen respond'
Kaj motorpane'

Marso aŭ Aldebaran'
Stelo sen samidean'
Vere mankis ies akompan'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Mi promenas dum vesper'
En la poŝ' bileto kaj moner'
Por subteni min
Estas sur la tuta ter'
Unu nur kun ĝusta karakter'
Por kompreni min
Ĉu kritiko aŭ admon'
Ĉu ideo aŭ propon'
Vi kontaktu min per telefon'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Eble mi jam sciis de komence
Eble malgraŭ ĉio pravis mi...

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Liza pentras bildojn daŭre plu

Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu

Se la cerbo volas

Mi alvenis ĝustatempe
Por la granda sensaci'
Steloj brilis firmamente
Kiam ŝi sidiĝis apud mi
Kaj ŝi diris: Ĉu vi sentas la miraklo de progres'?
Ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

Post ĉiela promenado
Ŝi revenis al la ter'
Por matenmanĝ' kun marmelado
Kaj prudenta malaper'
Kaj ŝi diris: Nun ni iru ĉiam supren kaj sen ĉes'
Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

Ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral'
Ĉu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal'

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la mono sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

La ĉielo

Mi kuŝas ununura sur la lit'
Apude fajfas la maŝin'
Mian spiron mi ne povas aŭdi plu
Ĝi ŝajne jam forlasis min
Ŝvebas mi sub plafon'
Plej interesa perspektiv'
Jen aŭdeblas la son'
Promeso pri alternativ'

Estas fin' de la tunel'
Infera bril' el la ĉiel'

Li bonvenigas min al sia hejm'
La mastro de la nova ter'
Eldiras li per fajra fulmotondra voĉ'
Verdikton pri la sola ver'
Elektra ŝok' al la kor'
Ĝi skuas kaj min tiras re
La demon' estas for
Mi pensas nun ke tamen ne

Estas fin' de la tunel'
Infera bril' el la ĉiel'
Dolĉa lum' alloga hel'
Ĝi pelas min al sia cel'

Sola?

Bluaj tagoj, grizaj tagoj
Kun la familio
Nigraj noktoj, blankaj noktoj
Tro multe da viskio
Kaj realeca sent'
Aperas dum moment'

Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?

Mi nur bonfartas en la kaoso
Dum vivo frapas vange
Mi nur feliĉas kiam mi ploras
Ĉu ne estas strange?
Kaj realeca sent'
Aperas dum moment'

Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?

Bileto al la lun'

Flaru la asfalton, kara
Ĉu venas la printempo nun?
Kaj mi kisas viajn lipojn, kara
En la varmo de la sun'

Ĉu perdis vi la voĉon, kara?
Mi babilas kiel lunatik'
Ĉar mi perdis la memfidon, kara
Sur planko de fabrik'

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun
Kaj ŝparis monon por bileto al la lun'

Iru kun mi se vi volas
Helpu pri la tria vers'
Dum la astroj karambolas
En aliula univers'

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun
Kaj ŝparis monon por bileto al la lun'

Kion ajn

Se vi nur scius pli ol mi
Mi tuj vin petus pri lekci'
Ŝiaj okuloj tiel verdas
Estis nur pura akcident'
Ne surpriziĝu se mi perdas
Mian lotaĵon de prudent'

Amo estas stranga sent'
Kaj nun timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por ŝi

Se plu aŭdiĝus la radi'
Se vin forlasus la raci'
Se vidus vi kion mi vidis
Vi certe ne demandus plu
Kial mi tuj tiel rapidis
Senhezite al la blu'

Amo estas stranga sent'
Kaj nun timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por ŝi

Amo estas stranga sent'
Kaj nun timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por ŝi

Jes, amo estas stranga sent'
Kaj nun timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por ŝi

Fantomoj de la pasintec'

Anekdotoj de arbar'
Pecoj de la prarepertuar'
Jes, mi memoras
Vivo freŝis por ni du
Sed viaj pensoj ne tro freŝas plu
Ili fiodoras

Rakontu do por la centa foj'
Pri grandaj planoj kaj la ĝusta voj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec'
Fantomoj de la pasintec'
Ne sorĉas min la kavalkad'
Mi konas vin tro bone, kamarad'

Nun vi nomas min artist'
Mia nomo staras en la list'
Jes, jes mi aŭdas
Ŝajnis interesa faz'
Mi staras nun en akvo ĝis la naz'
Kaj mi ne aplaŭdas

Rakontu do por la centa foj'
Pri grandkoruso kaj la hoboj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec'
Fantomoj de la pasintec'
Ne sorĉas min la kavalkad'
Mi konas vin tro bone, kamarad'

Lasu min sonĝi

Ĉu vi memoras pri verda arbar'?
Mi certe mem memoras, ĉar
Dum nokta promeno ĉe la kastel'
Mi tuŝis ŝin kaŝe en la malhel'

En la ĝarden' sub folia plafon'
De fora urb' ruliĝis son'
La grinco de tramo, de fer' kontraŭ fer'
Lasu min sonĝi pri la somer'

Flustraj mesaĝoj en la koridor'
La varma vento tra la kor'
Kaj fine rivel' de profunda mister'
Lasu min sonĝi pri la somer'

Trinku, kamarado
Toston al la memor'
Post mallonga tempo ni mem estos for

Ĉu vi memoras pri sablo kaj lag'
L'aŭroro de la lasta tag'
La fina rigard' kaj la malaper'
Lasu min sonĝi pri la somer'