Domiling


simio, chevalo, struto, erinaco

Domiling estas domena lernoludo el Hungario. Ĉiu aro enhavas 48 tabuletojn— sur ĉiu tabuleto troviĝas unu bildo kaj unu vorto (aŭ frazo). Bildo kaj vorto(j) sur tabuleto ne konformas— oni parigas bildon (aŭ vorto(j)n) kun vorto(j) (aŭ bildo) sur alia tabuleto. La ludo estas aĉetebla ĉe ELNA kaj sendube ĉe aliaj Esperantobutikoj. Por helpi miajn gefilojn mi kreis kaj printis ĉi tiujn vortlistojn.