Muziko


Shonen Knife

Esplora demando

Kio estas la nomoj de tiuj ĉi kantoj kaj kantistoj?

Koran dankon al Ela KARCZEWSKA, kiu informas min, ke la kantojn pri Varsovio tradukis Andrzej PETTYN kaj kantis Andrzej TOMECKI.

Butikoj

Gazetoj

Artistoj

Artista Datenbazo - Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

La Espero

En la mondon venis nova sento,
   tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
   nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
   ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
   ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l'espero
   kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
   per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
   inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
   per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
   komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
   unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
   en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
   por eterna ben' efektiviĝos.

Muzikaj diversaĵoj

Ĉu vi povas aŭdi la Esperantohimnon "La Espero"? Ralph GLOMP kantas du versiojn sur la kompaktdisko ĵus per kares'. Versio troviĝas ĉe kompaktaj diskoj de Akordo, kaj TANAKA Akiko kantis ĝin por la kasedo "Antaŭ du jaroj". Svisa Radio komencadis kiel ĉi tiu MP3-dosiereto (de sonbendo 88-4SR el la ELNA Audio Tape Service ĉe ELNA Retbutiko). Versioj estas trovebla ankaŭ ĉe Zambankanzonoj kaj aliaj E-movadaj kantoj en La Lilandejo.
16 Novembro 2007 modifita.