Ŝercaro dua


La knabo venis hejmen pli frue ol atendate. Demandis lin la patrino: "Do ĉu vi ne ĝuis la feston speciale aranĝitan por gejunuloj? Ĉu vi ne dancis kun beletaj knabinoj?" La knabo respondis melankolie: "Mi mislegis la anoncon kaj ne estis tie inoj. Ĝi estis festo ne por gejunuloj, sed por gejjunuloj."
Profesoro: "Kion oni konsiderus pri la poeto Goete, se li nun estus vivanta?"
Kandidato: "Ke li estas la plej maljuna loĝanto de Germanujo!"
La malsupra frazo estas vera.
La supra frazo estas malvera.
Ĉi tiu frazo estas malvera.
Volapukano diras, ke ĉiu volapukano mensogas.

Vera amikeco

Soldata roto venas al dezerto, kaj oni faras instrukciojn por la soldatoj:
- Se vin pikos serpento, necesas iom tranĉi la vundon, kaj elsuĉi la venenon.
- Sed se serpento pikos la penison?
- Tiukaze, soldato, vi malkovros, kiu estas via vera amiko.
Soldato de la kuba popolarmeo plendas ĉe oficiro, ke la pano ne estas bongusta. Respondas la oficiro: Kial vi plendas? Se Fidel kaj liaj kameradoj havintus tiun panon, dum ili en 1959 batalis en la montaro, ili estintus tre kontentaj! - Certe, respondas la soldato, sed tiam la pano ankoraŭ estis freŝa!
Du katolikaj kaj unu protestanta pastroj foje fiŝkaptis sur la Zurika lago apud la insulo Ufenaŭ. Subite elĉerpiĝis la vermoj. Diris la du katolikaj pastroj: Atendu kolego, ni rapide iras serĉi vermojn sur la insulo. Ili eliris el la boato kaj marŝis kiel Jesuo antaŭ du-mil jaroj super la akvo al la bordo. La protestanto vidante tion pensis: Nu, mi sam-forte kredas kiel ili, do mi devas ankaŭ kapabli marŝi sur la akvo. Li eliris el la ŝipo kaj dronis en la akvo. Diris la unua katoliko al la dua: Nu, lia kredo estas tre admirinda, sed bedaŭrinde li ne scias, kie troviĝas la ŝtonoj!
Kiel oni nomas malnovan Trabanton? Trabinto!
La Esperanto movado de la najbara lando estas ĉiam pli verda.
La instruisto pri matematiko prudentigas siajn gelernantojn: "Vi tiel malbone lernas, ke kvindek elcentoj el vi ricevos la plej malbonan noton!". Lernanto obĵetas: "Sed ni estas ja nur dudek ok!".

Du iamaj samklasanoj renkontiĝas. Unu diras: "Mi aŭdis, ke vi finance ege bonfartas. Sed en matematiko vi estis la plej mallerta!". La alia respondas: "Mi iĝis komercisto. Mi aĉetis lavmaŝinojn kontraŭ ducent eŭroj kaj vendas ilin kontraŭ kvarcent eŭroj. Kaj per la du elcentoj mi bone vivas!".

- Walter KLAG, Monato decembro 1999

Iu renkontis survoje sian feiĝintan amikon. Eksciinte lian malfacilon en vivo, la feo montris per fingro al briko sur la vojo, kaj ĝi fariĝis ora briko, kiun li donacis al sia amiko. La lasta, tamen, ne estis kontenta. La feo ankoraŭfoje etendis sian fingron, ĉifoje al granda ŝtonleono, kiu tuj fariĝis ora leono. La oran leonon li ankaŭ donacis al sia amiko. Sed la amiko ankoraŭ ne kontentiĝis. "Kiel mi kontentigu vin?" demandis la feo. La homo, post iom da ĉirkaŭfrazado, finfine diris: "Mi volas havi vian fingron!"
Li: Mi ne povas dormi pro tio ke mi senĉese pensas pri vi. Bonvolu edzinigi al mi!
Ŝi: Ĉu nur por ke, vi povu dormi nokte?

Ĉio estas relativa

Renkontiĝis du malnovaj amikoj post multaj jaroj kaj demandadas unu la alian pri bonaj novaĵoj. "Ambaŭ miaj infanoj kreis familiojn." respondas la unua. "Kaj ĉu ili estas feliĉaj?" "Bofilon mi ricevis bonan, li amas mian filinon. Matene li ellitiĝas frue, preparas kafon kaj portas ĝin kun kuko en la liton de la edzino." "Kaj pri la bofilino ĉu vi estas kontenta?" "Ne tre. Matene ŝi kuŝas longe en la lito. Mia filo devas kafon prepari kaj porti ĝin al ŝi!"
- Litova Stelo #131

Konsolo

Tombeja gardisto ĉe unu tombo vidas amare plorantan viron kaj provas konsoli lin: "Ne ploru tiel korŝire. Kiu estas enterigita ĉi tie? Ĉu via infano? Edzino? Amiko?" "Ne." singulte respondas la ploranto. "Ĉi tie kuŝas unua edzo de mia edzino. Ho, se li ne estus mortinta..."
- Litova Stelo #131

Konsilo

Serĝento demandas: Soldato, ĉu vi hodiaŭ jam razis vin?
Jes.
Sekvontfoje razante vin staru pli proksime al via razilo!"
- Litova Stelo #133

Ĉio estas en telefonlibro

"Fraŭlino, mi petegas, donu al mi vian telefon-numeron!"
"Mian telefon-numeron? Sed vi povas trovi ĝin en ĉiu telefonlibro."
"Ho, jes, kompreneble, dankon. Kaj via nomo?"
"Ankaŭ ĝi estas enskribita."
- Litova Stelo #131

Inventema junulo

Juna viro venis al sia amatino: "Hodiaŭ ni havos tre agrablan vesperon, mia kara. Mi aĉetis tri biletojn en teatron." "Kial vi tri aĉetis?" ekmiris ŝi. "Por patro, por patrino, kaj por frato!" respondis lin.
- Litova Stelo #133

Kulpas Sankta Klaŭso

Patrino, ekaŭdinte ke kvinjara fileto elparolis aĉan insultvorton, demandis:
"De kiu vi lernis tiajn vortojn?"
"De Sankta Klaŭso."
"De Sankta Klaŭso?!" miregis la patrino.
"Jes, de li. Kiam li enirinte koliziis kontraŭ mia bicikleto kaj terenfalis."
- Litova Stelo #134

Dum la ekskurso

Instruistino organizis aŭtobusan ekskurson por siaj gelernantoj de la kvara klaso. Anticipe ili interkonsentis: se dum la veturo iu bezonos halti por malgranda afero, tiam li levu unu fingron; se por la granda, du fingrojn. Jen ili veturas. Subite Joĉjo levas unu fingron, sed fleksitan. La instruistino ne komprenas kaj demandas: "Joĉjo, klarigu, kion vi volas?" "Mi volas furzi" respondas tiu.
- Litova Stelo #134

Vortludo

"Infanoj, diru vorton, kiu komenciĝas per litero P", donas la taskon instruistino.
Joĉjo tuj levas la manon.
"Vi, Joĉjo, sidu kaj silentu! Vi ankoraŭ ne venigis vian patron pro litero K", kvietigas lin la instruistino.
- Litova Stelo #134

Logika respondo

"Infanoj, kiu birdo ne faras nestojn?"
"Kukolo."
"Ĝuste. Kaj kial ĝi ne faras neston?"
"Ĉar ĝi loĝas en horloĝo!
- Litova Stelo #134

Profunda provinco

"Abraham, kie vi kudrigis vian novan kostumon?"
"En Parizo."
"Ĉu ĝi estas malproksime de nia Odeso?"
"Malproksime, povas esti 2000 kilometroj."
"Nekredeble! Tia profunda provinco kaj havas tiajn bonajn tajlorojn."
- Litova Stelo #135

Ŝanĝo de loĝejo

"Abraham, ĉu vi memoras tiun Rabinoviĉ, kiu loĝis antaŭ prizono?"
"Jes, mi memoras. Kaj kio okazis?"
"Nun li jam loĝas antaŭ sia domo."
- Litova Stelo #135

Grava demando

Post vica prelego dum kurso de aŭtostirado unu sinjorino demandas:
"Ĉu estos malutilo por la motoro, se mi, post finiĝo de benzino, veturos plu?"
- Litova Stelo #137

Kiom estas sep plus sep?

Virino estas ĉe viandejo. Ŝi mendas iom da bovaĵo kaj iom da ŝafaĵo. La kosto estas 7 dolaroj por ĉiu kvanto. "Tio estas entute 14 dolaroj, sinjorino" diras la buĉisto. "Ne, vi eraras. Estas nur 11 dolaroj" ŝi respondas. "Pardonu min, sinjorino, sed 7 plus 7 estas 14" insistas la buĉisto. "Ne, vi denove eraras, sinjoro. Vere, 7 plus 7 estas 11. Mi pruvos ĝin al vi: Kiam mi edziniĝis, mi jam havis 4 infanojn, kaj ankaŭ mia edzo simile jam havis 4 infanojn. Poste ni kune faris 3 infanojn. Do, li tiam havas 7 infanojn kaj mi havas 7 infanojn. Kiam mi nombras la infanojn mi atingas 11. Do, sinjoro, klare 7 plus 7 estas 11."
- Grigori AROSEV, La Ondo de Esperanto #77

Kolektanto de antikvaj libroj demandas sian amikon ĉu li havas iujn malnovajn librojn. Tiu respondas: "Mi jam ne plu havas. Antaŭ unu semajno mi forĵetis Biblion, kiu kuŝaĉis ĉe mi jam longegan tempon. Ŝajne, estis eldono de... Gut... Guten..."

"GUTENBERG?!?!?!?! Ĉu vi forĵetis Biblion de Gutenberg?!?!?!?! Sed tio estas la unua el la eldonitaj Biblioj! Ĝi estas senpreza! Nun por unu ekzemplero oni donas 4 milionojn da dolaroj!"

"Ne, mi pensas ke ĝi estas tute senvalora, ĉar iu strangulo plenigis la tutan libron per siaj rimarkoj. Ŝajne, lia nomo estis Martin Luter."     (Auf Deutsch)


Kruela vartado

Familio enloĝigis sian maljunan, fraĝilan patrinon en vartejon por tiaj personoj. La familianoj iomete zorgis sin ĉu la vartado estus sufiĉe bona kaj do ili decidis viziti la oldulinon venontan tagon por trankviligi sin.

Dume, la flegistinoj duŝis ŝin, helpis ŝin vesti sin, donis bongustan matenmanĝon al ŝi kaj sidigis ŝin sur mola brakseĝo el kie ŝi povas vidi belan floran ĝardenon. Unue ŝi aspektis komforte kaj sufiĉe kontenta sed post mallonga periodo ŝi komencis flanken-klini sur la brakseĝo. Du atentaj flegistinoj tuj hastis al ŝi kaj rektigis ŝin. Post tiam ŝio ŝajnis en ordo sed baldaŭ la maljunulino denove komencis klini flanken. Denove la flegistinoj tuj revenis kaj metis la oldulinon en rektan pozicion. Tiel la afero daŭrigis tra la mateno.

Je tagmanĝo, la familio vizitis ŝin kaj demandis ĉu ŝi kontentas kaj ŝatas la vartadon kaj novan hejmon. Ili geniĝis kiam ŝi diris, "La ĉambro estas tre bona, la lito estas komforta, la ĝardeno estas bela, la manĝo bongustas... sed... la flegistinoj estas kruelaj."

"Ĉu! Vi diras ke la flegistinoj estas kruelaj? Kion ili faris al vi? Ĉu ili batis vin?"

"Tute ne. Plejparte ili estas bonkoraj sed ili ne permesas al mi furzu."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Religiema leono

Ermito promenis tra la dezerto. Li estis kristana ermito. Subite, antaŭ li, aperis terura leonego, kiu fikse rigardis lin. La ermito, terurigita, surĝenuiĝis por preĝi antaŭ morti, sed, jen miraklo, la terurega leono agis samgeste. Vi povas imagi la ĝojon de la sankta homo, des pli ke la leono faris sur si la signon de la kruco, post kunigis ambaŭ siajn antaŭajn piedojn, polmon kontraŭ polmo, kaj komencis preĝi, Esperante, "Dio, Ĉiela Ĉionpova Signoro, bonvolu beni tiun providencan manĝaĵon ... "
- Lorenzo TOMEZZOLI, esperanto.anekdot

Honesteco

Maljunulino vidas knabaron sidantan kaj ridaĉantan ĉirkaŭ hundeto.
Ŝi aliras: Kion vi do faras al tiu hundeto!?
Peĉjo: Trankviliĝu, sinjorino, ni faras nenian malbonon.
Joĉjo: Ni faras mensogkonkurson.
Roĉjo: Ni laŭvice rakontas kiel eble plej egan mensogon.
Miĉjo: La venkinto gajnos la hundeton.
La ŝokita maljunulino: Mensogkonkurso!
   Jen kian moralon havas la hodiaŭa junularo!
   Je via aĝo, mi neniam havis eĉ ideon rakonti mensogojn!
Peĉjo: Nu, amiĉjoj, ni ĉiuj malgajnas! Gajnas la sinjorino!
- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

Aŭskulta problemo

Maljunulo spertis gravajn aŭskultajn problemojn dum pluraj jaroj. Li fine konsultis kuraciston kiu akirigis bonegan fonoforon por sia paciento. Sekve la maljunulo havus multe pli bonan aŭd-kapablon, promesis la kuracisto.

Post monato, la maljunulo denove konsultis la kuraciston. La doktoro diris, "Via aŭd-kapablo estas perfekta - gratulon! Mi supozas ke via familio tre kontentas pro tio."

La olda viro respondis,"Ho, mi ne jam informis mian familion pri la mirinda fonoforo. Mi nur ĝuas sidi kaj plezure aŭdi la konversaciojn. Mi ŝanĝis mian testamenton trifoje!"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Ĉe spiritisma tablo

Ŝi: Kara edzo mia, ĉu vi nun estas feliĉa?
Lia voĉo: Jes.
Ŝi: Pli, ol kiam vi vivis kun mi?
Lia voĉo: Jes.
Ŝi: Kaj kion vi faras, en la paradizo?
Lia voĉo: Sed mi ne estas en la paradizo, mi estas en la infero.
- La Nica Literatura Revuo, sep-okt 1956

Demando de Eŭklido

Eŭklido demandis iun el siaj lernantoj: Kiun vi ŝatus havi: du pomojn aŭ iliajn kvar duonojn?
Mi preferas la duonojn, respondis la lernanto.
Kial? Ĉu ne estas egale?
Ne estas! Kiam ili estas tutaj, kiel mi sciu, ĉu ili ne estas vermoplenaj?
- Matematiko kaj legaĵoj por ĉiuj, de Arnaudov k Arnaudova

Orgasma problemo

Edzino vizitas terapiiston. Ŝi diras, "Doktoro, mi havas grandan problemon. Ĉiufoje kiam mi kaj mia edzo kunestas en la lito kaj li orgasmiĝas, li emisas orel-krevigan kriego." - "Tio ne estas nekutima, sinjorino. Tio estas tute natura." - "Sed Doktoro," ŝi plendas, "Tio vekas min!"
- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Gravedeco

Edzino de volapukisto nokte, karese alpremante sin al li, sciigas al li bonegan novaĵon: "Karulo, ŝajnas al mi, ke mi estas graveda." - La volapukisto komencas moke ridi: "Sed mi - ne! Ha-ha-ha!"
- Grigori AROSEV, esperanto.anekdot

Dresitaj fiŝoj

Viro kiu ĵus ellasis bonkonatan fiŝkaptan lagon estis haltita de ĉasgardisto.
La ĉasgardisto indikis la du sitelojn plenajn per fiŝoj, kiujn la viro portis.

"Ĉu vi havas licencon por kapti fiŝojn, sinjoro?" demandis la oficisto.

"Ne, sinjoro. Ĉi tiuj estas miaj propraj dorlot-fiŝoj."

"Kion vi diras! Dorlot-fiŝoj!" nekredeme respondis la ĉasgardisto.

"Jes, ekzakte. Ĉiu vespero mi portas ĉi tiujn fiŝojn al la bela lago kaj permesas al ili libere naĝi dum periodo. Tiam mi fajfas al ili kaj ili saltas en la sitelojn kaj mi reportas ilin hejmen."

"Kia blago! Fiŝoj ne povas agi tiel!"

La viro momente rigardis la ĉasgardiston kaj diris "Ne necesas ke vi kredu min, Oficisto. Mi montras la aferon al vi. Tiam vi povos vidi tion per vi mem."

"En ordo! Mi devas vidi ĉi tion!" respondis la ĉasgardisto.

La viro verŝis la fiŝojn en la akvon kaj atende staris.
Post kelkaj minutoj la oficisto turnis sin al la viro kaj demandis "Nu?"

"Nu, kio?"

"Nu, montri tiel kiel vi alvokas tiujn."

"Alvokas kiujn?" diris la viro.

"La fiŝoj!" kriegis la ĉasgardisto.

Kun perpleksita mieno, la viro respondis "Kiuj fiŝoj?"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Ĉu frago?

- Panjo, panjo, ĉu frago estas ruĝa?
- Jes, fileto, ĝi estas ruĝa.
- Ĉu ĝi estas kun nigraj makuletoj?
- Jes, ekzistas tiaj beroj.
- Kaj ĉu kun antenetoj?
- Ĉu vi denove manĝis kokcinelojn?!
- Grigori AROSEV, esperanto.anekdot

Sean Connery

Sean Connery ĉeestas lunĉon kun sia komerca direktoro. Sean iras al la necesejo kaj revenas post kelkaj minutoj. La antaŭa parto de lia pantalono estas malseka.

La direktoro, rigardante la malsekon, enketas "Sean, kio okazis? Ĉu vi malsanas?"

"Ne, mi estas tute sana," respondas la filmo stelo, "Estas nur ĉar ĉiufoje kiam mi vizitas komunan urinejon, kaj mi estas urinanta, la ulo apud mi ĉiam turnas sin al mi kaj diras Hej! Ĉu vi ne estas Sean Connery?"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Mistera mortinto

Granda, malnova apartamenta konstruaĵo estis detruata por anstataŭi ĝin per nova ĉielo-skrapanto. Por konservi la antikvajn pordojn ktp la detruantoj ne povis uzi eksplodaĵojn kaj devis malkonstrui la konstruaĵon peco post peco.

Du laboristoj ricevis ŝokon kiam ili malkovris homan skeleton starante en malgranda vestaĵo-ŝranko en ĉambro por purigaj iloj. Ili alvokis la policanojn.

La policanoj ekzamenis la vestitan skeleton kaj konjektis ĉu ĝi estis la resto de iu altranga krimulo. La laboristoj tre scivolemis pri la idento de la mortinto.

Post du tagoj la laboristoj telefonis al la policanoj kaj demandis "Ni estas la uloj kiuj malkovris la skeleton. Ĉu la mortinto estis altranga krimulo aŭ alia grava persono?"

"Li ne estis altranga krimulo, tamen li estis grava persono."

"Do, kiu li estis?" respondis la ekscititaj laboristoj.

"Li estis la 1956 Kotkaplanda ĉampiono pri 'kaŝi kaj serĉi'."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

11 Septembro 2003 modifita, de Ailanto kompilita.