Ŝercaro kvina


Dum bombado kaŝiĝu sub tiu ĉi pisujo.
Ĝis nun neniu neniam en ĝin trafis.
Afiŝo en necesejo, raportita de Aleksey I. KOZLOV, esperanto-anekdotoj

Viktimoj de amo

Komisiono inspektinta psikiatrejon interesiĝis pri ĉio:
- Kiu estas tiu mizerulo en la 10a ĉambro?
- Li estas viktimo de amo. Li treege amis knabinon, kiu lin forpuŝis.
- Kaj kiu ĉi tie en la apuda ĉambro?
- Ĉi tie estas viro, kiu edzinigis tiun knabinon.
- Litova Stelo #145

Sukera mortanta avarulo

Mortanta avarulo petis de sia edzino ke ŝi alportu al li tason da kafo kun unu sukerpeco en ĝi: Por la unua fojo de mia vivo mi havos la plezuron trinki kafon tiel, kiel mi ŝategas; ĉar kiam mi hejme trinkis kafon neniam mi uzis sukeron por ŝpari... male, kiam mi trinkis kafon aliloke mi ĉiam enmetis du sukerpecojn por profiti de la okazo!
- Lorenzo TOMEZZOLI, esperanto-anekdot

Pripago

Surstrate pendas restoracia reklamŝildo: Vi neniom pagas manĝante ĉe ni. Anstataŭ vi pagos viaj nepoj. Iras viro kaj pensas — kial ne? Eniras la restoracion, mendas bonan tagmanĝon. Post la manĝo oni portas al li la fakturon, kie estas indikita neimageble alta sumo. La viro indigne demandas: "Kio pri via reklamo?" Respondas la kelnero: "La reklamo estas vera. Vian tagmanĝon pripagos viaj nepoj. Sed antaŭ unu horon ĉi tie tagmanĝis via avo!"
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdot

Pudoreco

Kruko komercvojaĝas en la kamparo, kaj en vilaĝeto lia aŭtomobilo ekpaneas. La garaĝisto konstatas ke li ne povos ripari ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas turistojn.

La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster la turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi montras al li la gastoĉambron: "Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn, "ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas...."

"Ne gravas," Kruko respondas senzorge, "donu al mi seĝon, kaj mi ĝin blokos."

- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Oficistoj

La direktoro vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun kies oficejestro estas Kruko. Li demandas: "Kiom da oficistoj laboras en via oficejo?" Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

La ŝampuo

Blondulino diras al alia:
- Aŭdu Dorotea, donu al mi alian ŝampuon!
- Sed tie en la banejo ja estas iu.
- Jes, sed tiu estas por hararo seka, kaj la mian estas malseka!
- Joan INGLADA, esperanto-anekdotoj; Iomete modifita de Ailanto

Ĝis!

Filo vizitas sian patron en vilaĝo, kaj ili kune iras haki arbon en la arbaron.
Dum la laboro, subite diras la filo:
- Do, ĝis la revido, paĉjo!
- Kial? Ĉu vi jam foriras, mia filo?
- Ne. Sed la arbo kliniĝas en vian direkton...
- Vera+Taki, esperanto-anekdotoj

La minijupo

Du amikinoj interparolas:
- Imagu vi, hieraŭ mi vidis belegan minijupon en vitrino de unu butiko!
- Ĉu vi aĉetis ĝin?
- Ne, kiam mi eniris butikon, la komizino diris al mi, ke ĝi estas fakte zono!
- Juliana TZVETANOVA, esperanto-anekdotoj; Iomete modifita de Ailanto

Senescepte

"Ĉu vi kredus?", Kruko demandas al sia amiko Baniko. "Krom mian patrinon, krom mian fratinon, kaj krom mian filinon, mi jam seksumis kun ĉiuj virinoj en nia kvartalo." — "Jes ja, mi kredus", Baniko respondas, "kaj inter ni du, ni jam umis ĉiujn"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Paris-Dakar

Kruko kaj Baniko decidas partopreni la aŭtomobilkonkurson Paris-Dakar.
Kruko pilotas, kaj Baniko kontrolas la karton.
"Malrapidu ĉi tie," li diras, "estas glacio...."
"Glacio!?" miras Kruko. "Tio ne eblas. Ne estas glacio en la dezerto!"
"Sed mi diras ke vi malrapidiĝu!" insistas Baniko.
Kruko fine haltigas la aŭton, kaj malfermas la pordon.
"Vi pravas," li diras mirigite. "Oni eĉ sablumis la straton!"

Revenante al hejmo

Ebria viro du fojojn trafis en ne ĝustan aŭtobuson. La trian fojon li sukcesis. En la sama buso veturis pastro. Li kompate rigardis al la ebriulo kaj komencis admoni lin:
- Filo mia, tiu vojo kondukas rekte al infero.
- Kion? — ekmiris la ebriulo. Ĉu mi denove eniris en ne ĝustan aŭtobuson?!
- Litova Stelo #144

Preĝo

Drinkad-ŝatanto pro farita servo ricevis botelon da brando. Kiam li kontenta rapidis hejmen, lin faligis preterveturanta aŭtomobilo. Feliĉe nenio grava okazis, li leviĝis, sed eksentis, ke la ĉemizo estas malseka, do pie suspiris: Ho, ĉiopova Dio, faru, ke tio estu nur sango.
- Litova Stelo #144

Sendormeco

Renkontiĝis du amikoj kaj unu komencis plendi pri sendormeco, sed li diris, ke li trovis bonan rimedon kontraŭ ĝi.
- Kaj kio estas tiu rimedo? — ekinteresiĝis la amiko.
- Mi ĉiun duan horon trinkas glason da vino.
- Kaj post tio vi ekdormas?
- Ne, sed tiam la sendormeco estas pli agrabla.
- Litova Stelo #144

Torto

Filozofo decidis mendi torton por jubileo de sia edzino. Kaj li elpensis jenan surskribon (sur la torton): "Vi tute ne maljuniĝas, vi fariĝas pli alloga!". Bone, li venis en la dolĉaĵ-produktejon, kaj diras:
- Faru por mi torton kun surskribo!
- Kion skribi?
- Skribu: "Amata Natali, vi tute ne maljuniĝas" supre, kaj "vi fariĝas pli alloga!" sube. Dankon.
Venis la solena festo, la edzo surtabligas la torton, malfermas la skatolon, kaj jen oni vidas la surskribon: "Amata Natali, vi tute ne maljuniĝas supre, kaj vi fariĝas pli alloga sube!"
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Tapeto

Kruko decidas retapeti sian apartamenton. Ĉar lia najbaro Baniko havas ekzakte la saman apartamenton, kaj li antaŭnelonge tapetis ĝin, Kruko konsultas lin: "Kiom da ruloj da tapeto vi bezonis," li demandas lin.
"Mi bezonis 15," respondas Baniko.
Do, Kruko iras al domaĵmagazeno kaj aĉetas 15 tapetrulojn. Li laboras dum la tuta semajnfino, kaj dimanĉvespere konstatas ke restas 9 neuzitaj ruloj. Li reiras ĉe Banikon: "Sed vi rakontis al mi stultaĵojn!" li kolere diras. "Restas al mi 9 ruloj!"
"Ho, ĉu ankaŭ al vi?"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Forpuŝa elprovo

Tri aventuristoj... idisto, esperantisto, kaj bervalano... estas kaptitaj de sovaĝaj volapukistoj. Sed tiuj lasos ilin foriri se ili sukcesos ĉe du elprovoj. Unua elprovo: ili devas kolekti cent fruktojn. La idisto revenas kun cent ĉerizoj, samtempe kiel la esperantisto kun cent pizetoj. La volapukistoj tuj komencas la duan elprovon: la kaptitoj devas puŝi la fruktojn en sian anuson dirante nenion. La idisto ekpuŝas, sed post 56 ĉerizoj li ne plu povas. Sed la esperantisto enpuŝas la pizojn senprobleme: li estas savita. Kaj tiam ĉiuj ekridegas: jen venas la bervalano kun... cent kokosoj!

La mistera kabano

Psikologo, inĝeniero kaj teologo estis ĉasantaj kiam ili hazarde malkovris kabanon. En la simpla ligno dometo la viroj rimarkis ŝvelventran stovon kiu estis pendata per dratoj al la plafono.

La psikologo teoriis: "La soleca kaptilisto levis sian stovon por ke li povas kuŝi sur ĝi, tiel sentante la varmecon kvazaŭ li estis denove en la utero."

"Ne," respondis la inĝeniero, "per la levado de la stovo la ulo simple vastigas la hejton tra la kabano."

"Pli verŝajne," klarigas la teologo, "Levado de fajro havas gravan signifon dum miloj da jaroj. Sekve, tio estas religia simbolo."

Ĝuste tiam, la kaptilisto revenis. La ĉasistoj avide demandis pri la levita stovo.

La ulo ŝultrolevis kaj diris, "Mi havas multe da drato sed nemulte de stovtubon."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Truoj

Kruko: Ĉu vi havas truojn en via kalsono?
Baniko: Certe ne!!
Kruko: Do, kiel vi trametas la krurojn?

Skribi

Baniko: Ĉu vi skribas per via dekstra mano aŭ per via maldekstra mano?
Kruko: Nek nek. Mi skribas per krajono!
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Hieraŭ mi volis aĉeti kamuflan pantalonon, sed mi ne povis trovi iun.

Malnaiva papago

Virino eniris dorlotobestan vendejon. Ŝi notis belegan papagon, kiu sidas sur ŝildo anoncanta Parol-pova papago, $20. La virino surpriziĝis pri la malalta prezo, konsidere ke la birdo estis tiom belega kaj ekzotika. Ŝi demandis al la butikestro kial la papago tiom malmultekostis.

La butikestro klarigis "Nu, tiu papago ja estas tre bela. Tamen, li antaŭe loĝis en bordelo, kaj mi timas ke li eble parolas maldece. Tial mi pagigas oni nur $20." La virino decidis aĉeti la birdon, pensante ke la kosto kompensus la riskon de ofendema lingvaĵo. Ĉiuokaze, iom da spica parolado estus amuza, ŝi diris al si.

La nova posedantino portis la papagon al sia hejmo, kaj metis lian caĝon en la salono por vizitantoj admiri. La birdo ĉirkaŭrigardis kaj diris "Nova bordelo, nova mastrino". La virino ridis je tio.

Tiam la filino de la virino alvenis hejmen kaj unufoje salutis la papagon. Li rigardis ŝin kaj klare respondis "Nova bordelo, nova mastrino, nova putino." La filino iom indignis ĝis la patrino klarigis la historion de la birdo, sekve ankaŭ la filino ridis.

Iomete poste, la edzo de la virino alvenis hejmen, kaj la birdo diris "Nova bordelo, nova mastrino, nova putino — saluton Vilĉjo!"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Honecker kaj la suno

Matene la GDR-ĉefo Honecker ellitiĝas, iras al la fenestro kaj salutas la sunon: Bonan matenon, kara suno. Ĝi respondas: Bonan matenon, kamarado ĝenerala sekretario de la Socialisma Unuecpartio de Germanio kaj prezidanto de la ŝtata konsilio de Germana Demokratia Respubliko.
Vespere Honecker salutas denove: Bonan vesperon, kara suno.
Respondas la suno: Forfikiĝu, fekulo, nun mi estas en okcidento.
- M. SIKOSEK, esperanto-anekdotoj

Edzeco

- Mirinde, kiel edzeco ŝanĝas homojn! Antaŭ edziĝo mi ŝatis ĉiujn virinojn en la mondo!
- Kaj nun?
- Je unu malpli...
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Per la manoj

Jozefino, gestante: Mi ne scias kion fari per la manoj dum mi parolas.
Kruko: Kovru per ili vian buŝon.
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

La saĝulo

La lando de Bervalo decidis plibonigi sian armeon, kaj sendis mesaĝon al ĉiu vilaĝo: Elektu vian plej saĝan vilaĝanon por enirigi lin en la armeo de nia gloria patrolando. La vilaĝestro en vilaĝo intervjuis plurajn virojn, celante elekti unu kiel la plej saĝa. Finfine estas nur tri restantaj.

La vilaĝestro demandis al la unua vilaĝano: "Supozu ke vi veturigus kiras-vagonon... Aviadilo komencas ataki vin: kion vi farus?" — "Facile! Mi saltas en la malantaŭan sekcion!" — "Hmmm. Vi estus tuj morigita! Dankon, foriru," respondis la vilaĝestro. "Sekva!"

Li demandis same al la dua viro: "Supozu ke vi veturigus kiras-vagonon... Aviadilo komencas ataki vin: kion vi farus?" — "Mi tuj elirus la veturilon!" — "Bone. Kaj tiam?" — "Mi kuŝus min sub la veturilo!" — "Idioto! Tio rezultigus vian morton! Foriru. Sekva!" ordonis la vilaĝestro.

La vilaĝestro alfrontis la trian, la fina espero de la vilaĝo: "Supozu ke vi veturigus kiras-vagonon... Aviadilo komencas ataki vin: kion vi farus?" — "Facila demando! Mi indikus ke mi pretas turni la kiras-vagonon dekstren — sed mi anstataŭe turnis ĝin maldekstre! Ruzege, ĉu ne?!!"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Ĉu vi neniam pripensis:

kial la suno malheligas la haŭton, sed heligas la harojn?
kial vi neniam vidis en la gazetaro informon: Aŭguristo gajnis multan monon per loterio?
kial kuracistoj nomas sian agadon praktiko?
kial, por fini laboron en Windows, vi devas premi Start?
kial ne ekzistas manĝaĵo por katoj kun gusto de musoj?
kiam aperas nova manĝaĵo por hundoj kun la nova, plibonigita gusto, kiu ĝin testas?
kiucele oni steriligas la injektilon, per kiu oni okazigas mortekzekuton?
kial oni ne faras aviadilojn per la sama materialo, per kiu estas farataj la "nigraj kestoj"?
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Elekto

Anĝelo aperas ĉe fakultata kunveno kaj diris al la dekano ke, rekompence por lia sindonema kaj modela konduto, Dio donos al li elekton aŭ de senfina riĉeco, aŭ senfina saĝeco, aŭ ega beleco. Tuj, senhezite, la dekano elektas senfinan saĝecon.

"Jam farita!" krias la anĝelo, kaj ekmalaperas per nubeto de fumo kaj fulmo. Nun, ĉiuj kapoj turnas sin al la dekano, kiu sidas ĉirkaŭita per malbrila aŭreolo. Unu el liaj kolegoj flustras "Majstro — diru ion, ni petas vin!"

La dekano suspiras, kaj diras "Mi devus prenita la monon....."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Naĝeja etiketo

Eta Joĉjo estis alfrontata de la savgardisto ĉe la publika naĝejo: "Vi ne rajtas urini en la naĝejo!" la savgardisto riproĉis la knabeton."Mi raportos vin!"

"Sed ĉiuj pisas en la akvo," protestis Joĉjo.

"Prave," respondis la savgardisto, "Sed ne de la plonĝo-tabulo!"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

La soldato

Militservanta soldato ricevas leteron de sia amata knabino. Ŝi skribas ke ŝi konatiĝis kun alia viro kaj enamiĝis al tiu, kaj sekve ŝi petas ke la soldato redonu ŝian fotaĵon. La ĉagrenita soldato petas ĉe siaj kun-militservantoj nenecesajn inajn fotaĵojn, kaj sendas tiujn al ŝi, aneksante mesaĝeton: "Kara, bedaŭrinde mi ne memoras ĝuste kiu el la virinoj estas vi. Bonvolu forpreni vian fotaĵon, kaj resendi al mi la ceterajn".
- Grigori AROSEV, esperanto.anekdot

30 Oktobro 2002 modifita, de Ailanto kompilita.