Ŝercaro dektria
Kafo
Alanja: Kiam ajn mi trinkas kafon, mi ne povas dormi.
Viĉjo: Ĉe mi malas.
Alanja: Ĉu vere?
Viĉjo: Jes ja, kiam ajn mi dormas, mi ne povas trinki kafon!
Ekskuzo
Estas kaptita poŝŝtelisto:
— Ne provu kredigi al mi, ke vi prenis la monujon pensante, ke ĝi estas la
via! — kriegas la detektivo. — Vi povis vidi, ke la monujo apartenas al iu alia!
— Mem la monujo jes. Sed la bankbiletoj ŝajnis tiel konataj!
Teknikaj Aferoj
Kruko: Via portebla komputilo ne startiĝas ĉar vi havas obstrukcitan funkciigo-klavon. Ĉiuokaze, kio okazis?
Baniko (rifuzante rigardi la alian en la okulojn): Jes, mi... aaa, pensas ke mi faligis ion sur ĝin.
Kruko: Kiel kio?!
Baniko: Aaaaa jes, nu, kiel mia pugno.
20 Marto 2010 modifita, de Ailanto kompilita.