Ŝercaro sepa
Virinoj...
Virino dum 10 jaroj penegas por ŝanĝi la kutimojn kaj
trajtojn de karaktero de sia edzo, kaj poste plendas, ke li ne plu
estas tiu homo, al kiu ŝi edziniĝis antaŭ 10 jaroj...
Plaĉa reago
En nudistejo, oni prezentas al Vilhelmo belan junulinon.
Li diras al ŝi: Mi tre ĝojas renkonti vin.
Rigardante malsupren, ŝi respondas: Jes, mi vidas!
Viagra 1: Skua problemo
Jozefino skribas al kuracisto...
Estimata sinjoro kuracisto, la Viagra freneziĝis mian edzon!
Li sekvas min ĉien, senĉese seksumemas... nemirige en
dormoĉambro tutnokte, sed ankaŭ tage en banĉambro, en
kuirejo... en ĝardeno... en lifto de grandmagazeno! Ĉu vi
povos fari ion kontraŭ tiu problemo? Mi atendas vian afablan
respondon.
P.S. Bonvolu pardoni mian misan manskribadon.
Distraĵo
Juna Josefino sendas retmesaĝon al unu el siaj amikinoj: "Kara,
vi ne povas imagi kiel forte amoras min mia edzo. Ni seksumadas
ĉie en la hejmo— en la banejo, en la kuirejo sur la
tablo, je la balkono, en la gastejo, eĉ kiam mi laboras per la
komputil3^u )i apwmef 30498& &^me/lw owlj e'pjfow"
Viagra 2: Malsatego
Virino demandas al sia edzo, ĉu li deziras matenmanĝon.
"Ĉu lardon kaj ovojn... rostpanon... pampelmuson? Ĉu eble
kafon?" Li neas. "La Viagra malmalsatigas min."
Lunĉtempe ŝi demandas al li denove, ĉu li malsatas.
"Ĉu ci volas, ke mi preparu supon... salaton... sandviĉon?"
Li ne volas. "La Viagra... mi ne estas malsata."
Vespermanĝtempe ŝi ree demandas al li, ĉu li malsatas.
"Ĉu vi deziras bifstekon... kolbason... picon?" Kaj denove li
neas. "Nu," ŝi respondas, "bonvole forprenu vian korpon de sur
la mia... mi malsategas!"
Korekto
Juna fraŭlino: "Ho, S-ro profesoro! Kion povus rakonti tiu
ĉi maljuna kverko, se ĝi povus paroli?!"
Profesoro: "Ĝi dirus: pardonu min, mia fraŭlino, mi ne
estas kverko, sed tilio."
Forto de la scienco
Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori
per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel
la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo
tion ĉi mi jam neniel povas kompreni.
Niatempa amo
Mi vin amas... Sed mi estas malriĉa. Pardonu, vi
ne lasis min elparoli ĝis la fino... mi amas vin ne tiel, por
edziĝi je vi... Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin,
mi havas grandegan kapitalon! Pardonu, vi tamen ne lasis min
fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.
Neantaŭvidita respondo
Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj
per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu ĉi
ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin
atente, li diris: Junulo, ĉu via patrino neniam estis
en Romo? Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro
ofte tie ĉi estadis.
Dupieda leono
Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon
da sukero el ŝia buŝo. Tion povas ankaŭ
mi fari, diris unu rigardanto. Kio, vi, malforta junulo?
respondis la bela dresistino. Jes, egale bone kiel la leono.
Postvivo
Du embrioj interparolas:
Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.
Eniro senpaga
Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon.
Sur la pordo de sia budo li skribis: "eniro senpaga". Granda amaso
da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis
eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la
surskribon: "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis
brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu
ĉi ideo.
Tridek jaroj
La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino
havas 30 jarojn: "Ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn
mi aŭdas tion ĉi de vi".
Jen kopio de radia interparolado, kiu fakte okazis inter usona
mararmea ŝipo kaj kanada oficisto antaŭ la Nov-Fundlanda
bordo en oktobro 1995. Ĝi estis publikigita la 10an de decembro
1995 de la Chief of Naval Operations...
Usonano: Bonvolu ŝanĝi vian direkton dekkvin gradojn
al sudo por eviti kolizion.
Kanadano: Mi rekomendas, ke vi ŝanĝu vian
direkton dekkvin gradojn al sudo por eviti kolizion.
Usonano: Ĉi tio estas la estro de usona mararmea
ŝipo. Mi ripetas: Ŝanĝu vian direkton.
Kanadano: Ne. Mi ripetas: Vi ŝanĝu vian direkton.
Usonano: ĈI TIO ESTAS LA AVIADILPORTANTO "USS
LINCOLN", LA DUA ŜIPO DE LA ATLANTIK-ŜIPARO DE LA
UNUIĜINTAJ ŜTATOJ. NIN KUNVOJAS TRI DETRUISTOJ,
TRI KROZISTOJ KAJ PLURAJ HELPŜIPOJ. MI POSTULAS, KE VI
ŜANĜU VIAN DIREKTON DEKKVIN GRADOJN NORDEN, T.E.
UNU KVIN GRADOJN AL NORDO; ALIOKAZE KONTRAŬAGOJ ESTOS
FARITAJ POR GARANTII LA SEKURON DE ĈI TIU ŜIPO.
Kanadano: Ĉi tio estas lumturo. Estas via vico.
Enesperantigita de Malte Milatz
Ĉiulingva
Kruko ferias en malgranda franca marborda urbo. Li rimarkas sur la
pordo de la hotelo jenan ŝildon, "Ici, on parle toutes les
langues" (ĉi tie oni parolas ĉiujn lingvojn). Li miras,
ĉar li scias la francojn nelingvemaj. Li provis alparoli la
servistojn bervale, sed ili nenion komprenis. Li provis ankaŭ
angle, itale, kaj germane, sen ajna rezulto.
Li decidas plendi ĉe la hotelestro: Vi anoncas ke ĉi tie
oni parolas ĉiujn lingvojn, sed via servistaro kapablas paroli
nur france. Kiu do parolas ĉi tie ĉiujn lingvojn?
La hotelestro aplombe respondas: La klientoj!
Malnovaj paperoj
Sekretario de la Centra Oficejo al la direktoro:
- Se mi neniigos ĉiujn paperojn, kiuj kuŝas en la arkivo
kaj kiuj aĝas pli ol 20 jarojn, liberiĝos amasego da uzebla
spaco.
La direktoro:
- Perfektega ideo! Nepre tiel faru. Sed por esti pli sekura antaŭ
neniigo nepre faru fotokopion de ĉiu papero.
Laboremo
"Kion mi vidas!?" eksklamas s-ro oficestro Kacovic. "Eĉ dum la
laboro vi manĝadas! Vi vere estas manĝemulino."
"Kontraŭe, ĉefo!" respondas Lio. "Eĉ dum la manĝo mi
laboradas. Tia laboremulino mi estas!"
Klaĉulino
Jozefino, kiu posedas bone funkciantan langon, revenas de la vendoplaco.
"Mi estis kun nia najbarino," ŝi rakontas al Kruko, kiu volas nur
legi sian taggazeton, "sed ŝi estis tute sen bona takto. Imagu ke
ŝi oscedis almenaŭ dekfoje survoje!"
"Atendu, karinjo," interrompas Kruko ŝian vortofluon, "eble ŝi
tute ne oscedis, sed nur volis diri ion mem...."
Ĝis revido
Kruko hejmenserpentumas post ioma malsobriĝumado, kaj survoje
preterpasas policiston.
"He, sinjoro!" admonas la policisto. "Vi ne devus tiom drinki. Mi
sugestas ke vi iru rekte hejmen."
"Sinjoro policisto," digne (kaj kolere, ĉar li ja hejmencelis)
diras Kruko, "ĉu oni rajtas diri al policisto idioto?"
"Ne, tion vi ne rajtas."
"Kaj ĉu oni rajtas diri al idioto policisto?"
"Nu, tio ne estas malpermesita."
"Do, ĝis revido, sinjoro policisto!"
Virta fratino (riproĉe): "Vi porko! Vi prenis la pli
grandan pomon!" "Nu kiun vi mem estus preninta, se la elekto
estus al vi?" "La pli malgrandan, kompreneble!" "Do kial brui? Ĝuste
tiun vi nun havas!"
Konduto
Kruko kaj Baniko sidas en fiŝrestoracio. La kelnero alportas la
menditajn fiŝojn sur plado, kaj li prezentas ĝin unue al
Kruko. Sen longa pripenso, Kruko prenas la pli grandan fiŝon kaj
komencas manĝi. "Kruko," Baniko ĉagrenite flustras, "mi
ĝis nun ne sciis ke vi havas tiel aĉan konduton."
"Mi ne komprenas kion vi volas," Kruko manĝante diras.
"Do mi klarigu al vi!" Baniko deklaras. "Kiam oni ofertas al bonedukita
homo pladon kun granda kaj malgranda fiŝoj, au io simila, li prenas
la malgrandan."
Kruko kapjesas kaj demandas, "Kaj se la kelnero estus prezentinta la
pladon unue al vi, kiun do vi prenus?"
"Kompreneble, la malgrandan!"
"Kial vi do lamentas? Vi ja havas la malgrandan!"
Mastrino, dungante novan ĉambristinon, demandas:
- Diru, mia kara, ĉu vi amas papagojn?
- Ne maltrankviliĝu, sinjorino, mi manĝas ĉion.
Bankistaj demandoj
Bankisto petis sian klienton viziti la oficejon por diskuti sian konton.
"Viaj monaj aferoj terure malordiĝas!" akuzis la bankisto. "Via konto
estas elĉerpita, via pruntaĵo postmaturas."
"Jes," suspiris la kliento, "mi scias tion. La kialo estas ke al mia
edzino tute mankas disciplino pri elspezado."
"Sed kial vi permesas al via edzino elspezi pli monon ol vi fakte
havas?", demandis la bankisto.
"Diri libere," respondis la kliento,kun plua suspiro, "estas ĉar mi
preferus disputi kun vi ol kun ŝi."
Mallonga surteriĝejo
Juna bervala piloto estas finonta sian unuan komercan flugon, sed li tute ne
konas la flughavenon kie li devas surteriĝi. La ĉefpiloto avertas lin:
Fiĉjo, mi bone konas tiun ĉi surteriĝejon mi perdis plurajn amikojn
pro ĝi. Oni povus kredi ke la konstruintoj volis ŝpari makadamon, ĉar la
kurejo estas apenaŭ sufiĉe longa. Vi nepre devos eksurteriĝi je la unua
metro de la kurejo, aŭ ni havos katastrofon!
Ŝvitegante, la juna piloto firmege tenas la stirilon, kaj la radoj tuŝas
la grundon je la limito inter la makadamo kaj la herbo. Li tuj inversigas la
reaktorojn kaj premegas la bremsojn. La radoj fumegas, kaj la aviadilo
haltas je malpli ol unu centimetro de la fino de la kurejo!
La juna piloto triumfe ekkrias: Mi sukcesis! Mi sukcesis, je la barbo de
Zamenhof! Ho, fek, mi ne kredas tion! Estas vere ke tiu ĉi malbenita
surteriĝejo estas mallonga! Sed, ho, kiom ĝi estas larĝa!
D: Kiom da esperantistoj necesas por instali ampolon?
R: Kion? Ĉu ampolo estas oficiala vorto???
- Kial vi ploras, fraŭlino? Ĉu ankaŭ via karulo formarŝis kun la armeo?
- Jes, ĉiuj kvin!
Edzo: Ĉu io brulas?
Edzino: Jes, la kuko en la forno. Sed mi ne povas ĝin elpreni, ĉar laŭ la recepta libro ĝi devas resti tie ankoraŭ dek minutojn.
Ŝarĝo
Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti.
Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn
kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre.
Daŭrigante la iradon, Afanti ŝvitegis sub la ŝarĝo.
Tion vidinte, la reĝo ŝercis: "Ho, mia Afanti, vi estas
tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por azeno."
Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj
replikis kun trankvilo: "Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas
ŝarĝo por du azenoj!"
- Rakontoj pri Afanti, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982
Saĝo
Oni fanfaronis al Afanti, dirante, ke iu juĝisto, kiu antaŭ
nelonge venis en la loĝkvartalon, estas tre saĝa kaj
inteligenta. "Tio eblas," ridetis Afanti, "ĉar lia kapo estas plena
de saĝo pro ĝia malofta uzo."
- Rakontoj pri Afanti, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982
Kiu estas pli frandema?
Iu bienulo intencis moki Afanti. Li do aĉetis multe da akvomelonoj
por regali Afanti kaj aliajn. La bienulo senĉese invitis ĉiujn
al manĝado kaj samtempe ŝtele ŝovis antaŭ Afanti siajn
postmanĝajn ŝelojn. Post la manĝo la bienulo ŝajnigis
sin surprizita kaj kriis: "Amikoj, rigardu, kiel multe da melonaj ŝeloj
kuŝas antaŭ Afanti! Li manĝis pli multe ol ni ĉiuj! Kia
frandemulo li estas!" Ĉiuj ridis.
"Ha, ha, ni rigardu, kiu fakte estas pli frandema!" diris Afanti kun rido.
"Kiam mi manĝis melonon, mi ne manĝis la ŝelon, dum sinjoro
bienulo eĉ la ŝelojn formanĝis. Rigardu, antaŭ li restas
neniu ŝelo!"
- Rakontoj pri Afanti, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982
En aeroplano oni anoncas per interna komunikilo:
Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj?
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon.
Post iom da tempo nova anonco:
Ĉu estas piloto inter pasaĝeroj?
23 Aprilo 2005 modifita, de Ailanto kompilita.